Dirite ne signifas farite - Jürgen Wulff - E-Book

Dirite ne signifas farite E-Book

Jürgen Wulff

0,0

Beschreibung

Multaj homoj preskaŭ krevas pro kreemo kaj spritaj ideoj pri kiel formi siajn vivojn en la estonteco. Eble vi estas unu el ili kaj vi bezonas la ĝustan «piedbaton» por efektivigi la planojn, kiujn vi jam redaktis en via kapo kaj vaste ellaboris. Aŭ vi de via labordonanto ricevas projekton, pri kiu vi laboru kaj kiu povos prosperigi vian karieron. Aŭ eble vi volas krei entreprenon por enmerkatigi brilan ideon. Ne gravas, kia estas la projekto, ĉi tiu libro helpos vin disvolvi vian efektivigan forton aŭ ĝuste enfokusigi ĝin. Vi ekscios, kion vi bezonas por gajni la batalon kun vi mem kaj fine iĝi projektisto aŭ dezajnisto de via vivo por efektivigi viajn ideojn. Ĉi tiu libro estu kompakta referenca verko por vi, fonto de inspiro kaj konstanta akompananto survoje al efektivigo de via projekto.

Sie lesen das E-Book in den Legimi-Apps auf:

Android
iOS
von Legimi
zertifizierten E-Readern
Kindle™-E-Readern
(für ausgewählte Pakete)

Seitenzahl: 242

Das E-Book (TTS) können Sie hören im Abo „Legimi Premium” in Legimi-Apps auf:

Android
iOS
Bewertungen
0,0
0
0
0
0
0
Mehr Informationen
Mehr Informationen
Legimi prüft nicht, ob Rezensionen von Nutzern stammen, die den betreffenden Titel tatsächlich gekauft oder gelesen/gehört haben. Wir entfernen aber gefälschte Rezensionen.



Jürgen Wulff
Dirite ne signifas farite
Kiel vi (finfine) realigas viajn ideojn kaj projektojn
Mentoren-Verlag
Der Verlag weist ausdrücklich darauf hin, dass im Text enthaltene externe Links vom Verlag nur bis zum Zeitpunkt der Buchveröffentlichung eingesehen werden konnten. Auf spätere Veränderungen hat der Verlag keinerlei Einfluss. Eine Haftung des Verlags ist daher ausgeschlossen.
Bibliografische Information der Deutschen Nationalbibliothek
Die Deutsche Nationalbibliothek verzeichnet diese Publikation in der Deutschen Nationalbibliografie; detaillierte bibliografische Daten sind im Internet über http://dnb.d-nb.de abrufbar.
1. Auflage
© 2024 Mentoren-Media-Verlag,
Königsberger Str. 16, 55218 Ingelheim am Rhein
Lektorat/Korrektorat: Heather Eason, Cardiff, Großbritannien und Peter Weide, Nivaa, Dänemark
Umschlaggestaltung: Nadine Nagel, Mainz
Umschlagsfoto: w20er/depositphotos.com, ID 42123737
Satz und Layout: DocAlign GmbH, Berlin
Autorenfoto: Henryk Boeck, Berlin
Druck und Bindung: Balto Print, Vilnius, Litauen
E-Book-Herstellung: DocAlign GmbH, Berlin
eISBN: 978-3-98641-130-5
Alle Rechte vorbehalten. Vervielfältigung, auch auszugsweise, nur mit schriftlicher Genehmigung des Verlages. Sämtliche Inhalte in diesem Buch entsprechen nicht automatisch der Meinung und Ansicht des Mentoren-Media-Verlages.
www.mentoren-verlag.de
Ĉi tiu libro estas pli ol nur la adaptita traduko de mia germana libro «Gesagt ist nicht getan». Ĝi estas la rezulto de sukcesa internacia kunlaboro. Mi ŝatus danki al ĉiuj, kiuj kontrollegis aŭ aliel helpis.
Specialan dankon mi ŝuldas al
Peter Weide,
Heather Eason,
Alois Eder,
Klaus Friese,
D-rino Vesna Staničić-Burchards,
Ralph Glomp.

Enhavtabelo

Kovrilo

Premsigno

Dediĉo

Antaŭparolo de Renato Corsetti

Enkonduko – La vivo havas fenestrojn kaj pordojn

La vivo konsistas el fenestroj kaj pordoj

La 8 mortopekoj, kiuj malhelpas al efektivigo

Kial vi bezonas ĉi tiun libron

Kio ĉi tiu libro ne estas

Demandu vin mem: Ĉu vere valoras la afero?

Ĉapitro 1 Internaj demonoj – la lukto kun ni mem

Kial vi ĝis nun ne batis kavon en la universon

La demono de malvigla kontento

Manko de energio – La demono de elĉerpiĝo

Manko de orientiĝo – La demono de la mankanta klareco

Perfekta ne sufiĉas – La demono de tro-planado

«Tiel certe ne funkcios!» – La demono de antaŭtempa kritiko

«Nur ne tio!» – La demono de fiasko

Kvar sintenoj kaj pensmanieroj, kiuj helpos al vi

Kion specife mi povas efektivigi?

Kion vi prefere ne provu

Forta efektivigo en teamo

Ĉapitro 2 Via ideo kaj la ekstera mondo: Kiel vi pruvas, ke via ideo taŭgas

Kiom da «Ho jes!» kaŭzas via ideo?

Atentu viajn vivkondiĉojn

Kiom longe daŭros via komenca instigo?

Demando pri mono: Ĉu via ideo liveros profiton?

Pensu ekster la limoj de viaj propraj imago kaj sperto

La media analizo: simpla kaj efika

Konceptoprovo

Kiam la tempo ne jam estas matura por via ideo.

Forta efektivigo en teamo

Ĉapitro 3 La celo sub la lupeo

Komenca ekzerco: Notu vian celon.

Ĉu vi entute solvas la ĝustan problemon?

Trovu vian motivon: Kio pelas vin?

Profunde ekzamenu la celon

La PIAR-ekzamenado de viaj celoj

Ekzerco: Reviziu vian celon

Iteracia planado: Via celo inter la pasinteco kaj la estonteco

La rigardo eksteren: Ĉu taŭgas por la merkato?

La rigardo enen: Ĉu taŭga por la persono?

Faru konkludon

De celo al koncepto

Kontrolu vian koncepton

Ĉu tute troigita aliro?

Ĉapitro 4 Kapti ŝancojn – Kiel fiŝi en la ĝustaj akvoj

Kial tempo gravas

La fokuso determinas nian direkton

Vi faras pli da decidoj ol vi pensas

Kreu bredejon por ŝancoj

Cele semi por ŝancoj

Kialoj, pro kiuj semoj ne ĝermas

Kiel vi certe maltrafas ŝancojn

Ĉapitro 5 La fortoj de inercio – Kiel aliaj provas torpedi nian sukceson

Inter tradicio kaj renovigo

La kvar stadioj de konfrontado

La kontinuaĵo de ŝanĝo

Oni devas mallerni kutimojn

Homoj estas individuistoj, sed ankaŭ gregbestoj

La glacirompila metodo: traktado de forta inercio

De eltenado kaj sufero al aktiva kunlaboro

Ĉapitro 6 Kolekti fortojn – Kiel krei materion el spirito

Tri sukcesfaktoroj por efektivigo

Tri sukcesaj strategioj por efektivigo

Strategio 1: Bonaj aferoj bezonas tempon – paŝon post paŝo al la celo

Strategio 2: Rapide, pli rapide, superrapide – Iteracia procedo kun sprintoj

Strategio 3: La planita sukceso – La klasika projekto

Uzi komponantojn: La modula principo

Kiel atingi laborkapablon

Scii, kio estas farenda: La ĝustaj prioritatoj

Restu kapabla labori en multtaska medio

Ĉiam eblas pli da instigo por via efektivigo

Ne lasu aliajn regi vin

Ĉapitro 7 Sukcese malsukcesi

La stigmato de malsukceso

Provoki malsukcesojn: Kiel vi torpedas vian efektivigon

Resti supre kiam aferoj fiaskas

Kiel progresi per kontrolita fiasko

Ĉapitro 8 Post la efektivigo – Kiam aliaj etendas siajn manojn al viaj produktoj kaj rezultoj

Kial preskaŭ samaj evoluoj okazas samtempe

Ideoj ne protekteblas

Eksteraj minacoj

Oferto de kunlaboro kun transprena intenco

Kiam via firmao estas blokata

Tiel aliaj intence kaŭzas damaĝon

Transvivaj strategioj por vi kaj viaj rezultoj

Ĉapitro 9 Konkludo kaj fermaj vortoj

La plej bonaj konsiloj por sukcesa efektivigo de viaj projektoj

Konsiloj de la intervjuopartneroj

Intervjupartneroj

Apendico: La laborfolioj

Internaj obstakloj (aldone al ĉapitro 1)

Mia personaj kompetentoj: Sur tiuj kampoj mi vere estas kompetenta. (aldone al ĉapitro 1)

La rapidkalkulo maldetala por rapide kalkuli komercajn ŝancojn (aldone al ĉapitro 2)

Miaj plej gravaj valoroj (aldone al ĉapitro 2)

Ekzempla teksto por retpoŝto al ekzistanta kliento aŭ subtenanto (aldone al ĉapitro 2)

Miaj sukcesoj: Kion mi nepre diru al miaj interparolantoj (aldone al ĉapitro 4)

La produktrakonto: Konciza resumo de via solvo (aldone al ĉapitro 4)

La kontinuaĵo de ŝanĝo: Kiu en via projekta medio povas toleri kiom da ŝanĝo? (aldone al ĉapitro 5)

Miaj vivoroloj: Tiom da tempo restas por mia projekto (aldone al ĉapitro 7)

Analizo de malfortaj punktoj (aldone al ĉapitro 8)

Table of contents

Antaŭparolo de Renato Corsetti

La proverbaro de Zamenhof vere estas granda rivero, tra kiu fluas la popola saĝo, almenaŭ eŭropa, kaj kiu daŭre liveras inspirojn al parolantoj de la internacia lingvo. La titolo mem de ĉi tiu libro fontas el la 843-a proverbo, aŭ prefere ,dir-maniero’ de tiu libro: «Dirite, farite», kiu cetere ekzistas en pluraj europaj lingvoj. Sed la aŭtoro prave renversas la sencon por aserti, ke ne ĉiam estas tiel rapide kaj facile transiri de diro al faro. Cetere la Proverbaro mem asertas tion en alia loko: «Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.» En la itala oni preferas paroli pri maro, kiu estas inter diro kaj faro: «Tra il dire e il fare c’è di mezzo il mare.»
Sed la ideo de Jürgen Wulff estas klara. Kvankam li okupiĝas ĉefe pri trejnado de direktoroj de komercaj aŭ industriaj entreprenoj, liaj ideoj pri la bezonoj por atingi sukceson estas aplikeblaj en ĉiuj kampoj de la vivo kaj precipe ankaŭ al malplimultaj idealismaj movadoj kiel la Esperanto-movado. Ĉiuj esperantistoj scias pro spertoj, kiom malfacile estas sukcesi realigi projektojn, kvankam limigitajn, ekzemple, starigi kurson pri Esperanto en la skolta movado de la propra urbo. Nekompareble pli facile estas traduki poemojn el la mezepoka sanskrita lingvo. Por fari tion, vi mem, sola, sidiĝas, studegas dum jaroj la sanskritan kaj poste faras la tradukon. Vi ne devas kunordigi kun iu ajn, vi ne devas organizi la tiel nomatajn produkto-faktorojn, vi ne devas konvinki homojn pri tio, ke la sanskrita kaj Esperanto estas lingvoj, vi ne devas ricevi la helpon de via urbestro por ŝanĝi la komunuman regularon rilate tradukojn el antikvaj lingvoj. Do, temas pri multe pli simpla laboro ol konvinki unu skoltestron aranĝi kurson kaj trovi la ejon kaj la tempon por tio.
La aŭtoro gvidas nin per simplaj kaj kunligitaj 9 ĉapitroj tra la baroj inter ni kaj la realigo de niaj projektoj. Kiel la libro mem diras en observo en la komenco: «Kial vi bezonas ĉi tiun libron? Multaj homoj preskaŭ krevas pro kreemo kaj spritaj ideoj pri kiel formi siajn vivojn en la estonteco. Eble vi estas unu el ili kaj vi bezonas la ĝustan ‚piedbaton‘ por efektivigi la planojn, kiujn vi jam redaktis en via kapo kaj vaste ellaboris.»
Male ol multaj aliaj libroj de ĝeneralaj viv-konsiloj, ĉi tiu libro havas la avantaĝon, ke la aŭtoro ne nur sidis antaŭ sia komputilo kaj cerbumis, sed li intervjuis detale 17 homojn, kiuj realigis siajn projektojn en amaso da kampoj, krom komercistoj kaj direktoroj de kompanioj estas iama brita ĉampiono pri rompdancado (angle breakdance), kaj lingvisto kaj esperantisto, kiu kreis sukcesan retejon por instrui Esperanton. La libro estas oceano da konkretaj ekzemploj.
Mi rekomendas atenti pri la demandoj dissemitaj inter la ĉapitroj per kiuj oni povas taksi sin mem rilate al la prezentitaj konsiloj, kaj fari la testojn pri via personeco kaj valoroj, kiuj estas iom kaŝitaj en la fino de la libro kvazaŭ kiel aldonaĵoj.
Aparte mi rekomendas legi la plurajn novigajn ideojn de la aŭtoro pri temoj konataj sed prezentataj en ĉi tiu libro en originala maniero. Persone mi multe ŝatas la tiel nomatan «Iteracia planado». La klarigo en la libro estas pli malsimpla, sed ĉi tie mi resumas ĝin tiel ĉi, uzante la vortojn de la libro mem: Iteracia planado helpas vin analizi la celon laŭ la tempo. La termino «iteracia planado» prenas sian nomon de la cirkloj, kiuj komenciĝas de la estanteco kaj etendiĝas al la pasinteco kaj la estonteco, dum vi ekzamenas vian celon. Dum la iteracia planado kvar demandoj estas responditaj de malsamaj tempaj perspektivoj: pasinta, nuna, estonta kaj fore estonta tempoj. La koncepto, cetere, jam aperas en alia germanlingva libro de la aŭtoro1.
Sed la leganto de ĉi tiu teksto en Esperanto rajtas demandi sin kaj min: «Ĉu vere esperantistoj, kiuj ĝenerale ne interesiĝas pri komerco, ekonomio kaj similaĵoj sed pri afero tute ideala, kie mono estas rigardata kiel produkto de la diablo, bezonas ion tian?»
Mia respondo bazita sur spertoj en la Esperanto-movado estas: «Jes, certe!» Ĉiu el ni konas la specon de tre entuziasma novlerninto de Esperanto, kiu skribas al UEA el sia vilaĝeto, ke li ne komprenas, kial UEA ne jam kontaktis la ĝeneralan sekretarion de Unuiĝintaj Nacioj por starigi planon por instruado de Esperanto en ĉiuj lernejoj de la mondo. Kaj mi renkontis ekzemplon de tia entuziasmulo, kiu rekte skribis ion similan al Unesko, evidente en Esperanto, kion oficisto de Unesko havis la bonan ideon resendi al UEA kun demandosigno. Temas pri tipaj esperantistoj, pri kiuj jam ironiis Raymond Schwartz en Provo de Raporto pri unu Parto de Partoprenantoj ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Munkeno, kiu povus aplikiĝi ankaŭ al aliaj Kunvenoj, kie kunvenas Esperantistoj ... : «Tiuj, kiuj...Por ke sur la tuta Tero/estu malpli da mizero,/kaj kompense pli da bananoj/por niaj infanoj!»2
Nun, estas fakto, ke tiuj bonkoraj esperantistoj eĉ ne havas ideon, ke ne sufiĉas havi ideojn.
La samon pruvas la multaj agadplanoj kaj strategioj de UEA kaj de multaj landaj asocioj, kiuj ne transiris la altan monton inter la ideo kaj la praktika decido pri la agoj farotaj kaj pri la farontoj.
Pro tio kaj memore al la multaj projektoj en la Esperanto-movado, kiuj ne antaŭeniris al realigado mi bonvenigas ĉi tiun libron, kiu portas iom da racia pensado ankaŭ en niajn vicojn.
Renato Corsetti
Eksa prezidanto de UEA

Piednotoj

1 Zielführend. Unternehmen brauchen Führung, Führung braucht Orientierung [Kondukante al la celo. Entreprenoj necesas gvidadon, gvidado necesas orientiĝon], publikigita en 2019 ĉe eldonejo Wiley VCH. ↩
2 La kompletan tekston vi povos legi sur ĉi tiu retpaĝo: http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr41/provo.html↩

Enkonduko – La vivo havas fenestrojn kaj pordojn

Kiuj pordoj estas malfermitaj por vi?
Mi pendis kapsuben en la aŭto kaj dum kelkaj sekundoj ne sciis, kio okazis. Mia memoro malrapide revenis kaj en mian kapon venis la bildo, kiel la aŭto renversiĝis kaj poste kuŝis sur la tegmento. Mi memoris la kriegon de mia patrino kaj la sonadon de aliaj veturiloj. Sen movi min, mi lasis ĉirkaŭvagadi mian rigardon. La antaŭa glaco mankis, la malantaŭo de la malgranda Peugeot kuŝis sur la bariero en la mezo de la aŭtostrado. Multo en la aŭto estis ĉirkaufluginta pro la akcidento, ankaŭ la sako kun la vojaĝaj provizoj. La restaĵoj de mia salama pano kuŝis apud mi sur la tegmento de la aŭto, kiu nun estis en rekta kontakto kun la asfalto. Nun mi aŭdis voĉojn. Mia patrino diris ion, viro respondis al ŝi. Nur nun mi rimarkis, ke neniu krom mi estis en la aŭto. «Ĉu vi povas moviĝi?», mia patrino demandis. Mi rektiĝis kaj poste iu malfermis la malantaŭan pordon kaj mia patrino elprenis min. Tiu akcidento okazis en 1966 kiam mi havis tri jarojn. Mia patrino estis survoje kun mi por viziti parencojn, kiuj vivis en vilaĝo norde de Frankfurto. Sur la Aŭtovojo 3 proksime de Limburgo alia veturilo ŝanĝis koridorojn tiom proksime antaŭ ni, ke mia patrino devis flankenstiri la aŭton. La Peugeot, kiu tiatempe estis tre malpeza aŭto, joris kaj renversiĝis. Feliĉe, nur malmultaj aliaj veturiloj uzis la aŭtovojon tiutempe, do nenio pli malbona okazis. Hodiaŭ probable estus amasa akcidento. Kvazaŭ per miraklo, ni ambaŭ restis, krom kelkaj hematomoj, nevunditaj. En la 1960-aj jaroj sekurzonoj kaj aersakoj ne estis devigaj, kaj infana seĝo por mi tute ne estis havebla. Mi memoras, ke mi aŭdis policiston diri, ke mi estis ege bonŝanca, ĉar normale mi estus elĵetita el la aŭto kaj ne transvivinta la akcidenton.
Vivsituacioj povas subite ŝanĝiĝi.
Tiu akcidento montras, kiom rapide la vivo povas ŝanĝiĝi kvazaŭ per unu frapo, de unu momento al la alia. En la sekvaj jaroj, mi daŭre pensis pri ĝi, kaj mi konsciiĝis pri ĝia grava mesaĝo. Ni devas uzi kaj ĝui nian vivon, ĉar ĝi povas finiĝi rapide. Kompreneble, en la aĝo de tri jaroj, mi ne povis kompreni ĉi tiun mesaĝon. Je tiu aĝo junuloj ne pensas troe pri tio, kio okazas al ili. Post la akcidento, mi nek estis ekscitita nek havis koŝmarojn, kaj ĉi tiu drama evento ne kaŭzis iajn konstantajn fizikajn aŭ mensajn damaĝojn ĉe mi. Sed hodiaŭ mi scias, ke mi efektive estis diable bonŝanca. Unu kialo, kial mi transvivis tiun akcidenton, estis ia protekta pozicio, kiun mi hazarde tenis sur la malantaŭa benko: mi tiris miajn krurojn supren kaj iom klinis mian kapon antaŭen, pozo komparebla al la pozicio, kiun vi prenu en aviadilo en severa turbulado. Se mi ne estus estinta en tiu protekta pozicio, preskaŭ certe estus okazinta tio, kion la policano diris al mia patrino.
Multaj homoj certe konas similajn decidojn en la vivo, situaciojn, kiuj ŝanĝas la vivon por ĉiam de unu momento al la alia. Ĉiu homo traktas tion individue kaj laŭ sia propra maniero.

La vivo konsistas el fenestroj kaj pordoj

Evidentiĝis al mi, ke ekzistas tempofenestroj en la vivo. Dum niaj vivoj fenestroj konstante malfermiĝas; ili reprezentas bonajn okazojn kaj ŝancojn por plenumi niajn dezirojn. Tiam indas serĉi la korespondan pordon, malfermi ĝin kaj trairi. Se vi nur trarigardas la fenestron, vi vidos la ŝancon, sed vi ne povos uzi ĝin. Sed tiuj homoj, kiuj aktivas, malfermas la pordon kaj almenaŭ metas piedon en la pordon, verŝajne ankaŭ sukcesos.
Fenestroj iam fermiĝos denove, kaj la rilataj pordoj ne plu troveblos. Finiĝos iam la tempo por profiti la okazon aŭ la oferton. Kiel trejnisto mi povis konstati, ke sukcesaj homoj multe pli ofte uzis ŝancojn ol malsukcesaj homoj. Mi estas konvinkita, ke la plej grandaj entreprenistoj sur nia planedo povas retrorigardi al vojo vere pavimita per la multaj ŝancoj uzitaj. Aliflanke ankaŭ la vojo de la malsukcesaj homoj estas pavimita per multaj ŝancoj, sed la vojo estas superkreskita de fiherboj, ĉar tiuj homoj preskaŭ neniam uzis la ŝancojn.
Certe, ne ĉiuj uzataj ŝancoj montriĝas esti daŭrigeblaj kaj multaj supozeble bonaj ŝancoj ankaŭ finiĝas en fiasko. Tamen mi rekomendas, ke vi profitu de la ŝancoj, kiuj venas al vi. Estu malferma al ili. Laŭ mia sperto, la risko malsukcesi kun nova ideo aŭ projekto estas multe pli malgranda ol la risko maltrafi mirindan ŝancon.
Kutime ni havas nur mallongdaŭrajn tempofenestrojn, kiujn ni povas uzi por nia plua disvolviĝo aŭ por profesia kariero. Ni devas, por tiel diri, meti unu piedon en la pordon de la sorto, alikaze la tempofenestroj fermiĝos. Plej ofte ni ne havas alian opcion ol rapide reagi, se ni volas profiti la okazon. Multaj homoj simple timas tion, ĉar ne estas multe da tempo por orientiĝi kaj pripensi la avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Mi konscias, tiaj decidoj postulas kuraĝon.
Ne ekzistas nur unu vojo al sukcesa efektivigo.
Ne ekzistas ideala vojo al efektivigo. Unuflanke, tiu fakto faciligas al vi trovi vian propran vojon, aliflanke la afero pro ĝi ankaŭ pli malfacilas. Por ĉiu projekto kaj ĉiu persono aŭ teamo la partoprenantoj devas eltrovi, kiu vojo eblas kaj indas. Nek konsilindas komenci tuj, nek vi planu tro longe por ekskludi ĉiujn eventualaĵojn. Estas kiel migri sur la montoj. Se vi tuj ekiras, vi eble ne havos la taŭgan ekipaĵon kun vi aŭ vi eble renkontos neatenditajn malfacilaĵojn kiel krutan terenon kaj devos ĉesi la grimpadon kaj reiri al la komenco meze de la vojo. Sed vi ankaŭ ne atendu tro longe. Se vi volas esti preparita por ĉiuj eventualaĵoj kaj paki ĉion en vian dorsosakon, kion vi eble bezonos, tiam la vojaĝo estos tre pena pro la pezo. Aŭ vi planas tiom detale kaj longe, ke finiĝis la ideala sezona tempo por vojaĝi kaj vi renkontos la unuan neĝon fine de la aŭtuno, ĉar vi planis dum la tuta somero. Ĉi tiu metaforo ilustras la dilemon, en kiu multaj homoj troviĝas, kiam temas pri efektivigo. Tial, en ĉi tiu libro vi ne trovos la ununuran perfektan aliron, sed mi montros al vi manierojn trovi vian propran personan vojon por konkeri la monton, kiun vi elektis.
Komencu, daŭrigu, finu.
Mallonge dirite: Vi devas komenci, plenumi kaj fini vian projekton! Mi donos al vi valorajn konsilojn kiel fari tion kaj montros al vi, kion vi devas atenti. La ŝanĝo de perspektivo ludas specialan rolon: Ni bezonas superrigardon, sed ni ankaŭ devas esplori detalojn, ekzemple kiam ni zorge rigardas la celon. Vi ŝanĝu inter superrigardo kaj trakto de detaloj dum via tuta efektiviga projekto. Kaj tial vi trovos tiun metodon ankaŭ tra ĉi tiu libro.

La 8 mortopekoj, kiuj malhelpas al efektivigo

Dum mia laboro kiel trejnisto por manaĝeroj, mi ofte povis konstati, kiel malfacilas al kelkaj homoj ŝanĝi siajn vivojn aŭ realigi ion gravan por si. Fakte oni povas identigi kelkajn mortopekojn, kiuj malfaciligas aŭ eĉ malebligas efektivigon:

Vi ne komencas, sed vi hezitas, prokrastas kaj atendadas.

Vi submetiĝas al unu el la multaj internaj demonoj, kiuj sugestas, ke vi prefere atendu aŭ – pli bone – neniam komencu, ĉar ĉiam io baras la vojon aŭ malhelpas. Kiel gajni la batalon kontraŭ internaj demonoj estas la temo de ĉapitro 1.

Vi estas blindigita de via ideo kaj de la eŭforio pri ĝi.

Entuziasmo povas konduki al blindeco pri la realo. Ideo estas nur tiom bona kiom ĝi estas realigebla. En ĉapitro 2 ni analizos pli profunde vian ideon kaj eltrovos, ĉu ĝi vere kongruas kun la ekstera mondo.

Vi komencas vian efektivigan projekton kun malbone difinita celo.

Kun malpreciza, nesufiĉe bone formulita celo kaj sen akompananta efektiviga koncepto vi alvenos ien, nur ne ĉe la dezirata celo. Ne sufiĉas la celo, ke via vivo iĝu «iel pli bona». En ĉapitro 3 ni rigardos, kiel bone formuli celon kaj kiel subteni ĝin per koncepto, kiu starigas la fundamenton por via sukceso.

Vi maltrafas gravajn ŝancojn, ĉar vi ne kaptas ilin.

Kiam unikaj ŝancoj sin prezentas, vi ne rekonas ilin. Anstataŭe vi pripensadas la aferon tiom longe ĝis la tempofenestro fermiĝas kaj la okazo malaperas. En ĉapitro 4 mi montros al vi kiel identigi ŝancojn, kiel krei bredejon por ŝancoj, kaj kiel semi por plialtigi la probablon de ŝancoj.

Vi subtaksas la fortojn de inercio.

Ju pli da homoj estas tuŝitaj de la ŝanĝoj kaŭzitaj de via efektiviga projekto, des pli malfacile estos entuziasmigi ĉiujn egale. Simile al krozoŝipo, necesas longa tempo, antaŭ ol nova kurso estas vere prenita. Kiel plej bone trakti la persistajn fortojn kaj kiel la glacirompila metodo helpas al vi solvi tiujn taskojn, estas la temo de ĉapitro 5.

Vi stumblas tra la efektivigo anstataŭ decidi pri agmaniero.

Vi ekaktivas, sed vi sekvas vian instinkton anstataŭ elekti sukcesan strategion. En ĉapitro 6 mi prezentas tri eblajn strategiojn, kiuj ĉiuj kondukas al la celo. Tio permesas al vi elekti la strategion, kiu plej taŭgas por vi.

Vi neglektas la eblajn malfacilaĵojn kaj riskojn.

Tiel vi kaptiĝas de falsa memfido, kiu ŝajnigas la riskojn malgrandaj kaj la eblajn gajnojn multe pli grandaj kaj pli verŝajnaj ol ili estas. En ĉapitro 7 ni do traktas malsukcesojn kaj kiel oni provokas malsukcesojn. Mi montros al vi, kiel kontrolita fiasko povas sekurigi viajn projektojn kontraŭ granda damaĝo.

Vi lasas ŝteli de vi viajn malfacile gajnitajn rezultojn.

Kiam vi sukcesas, vi ĉiam allogas enviulojn kaj konkurencantojn. Povas eĉ okazi, ke grandaj firmaoj rimarkas vin kaj fariĝas danĝeraj kontraŭuloj. En ĉapitro 8 vi ekscios, pri kio vi devas atenti, kiel sekurigi viajn rezultojn kaj kiel vi plej bone povas trakti kontraŭulojn.

Kial vi bezonas ĉi tiun libron

Multaj homoj preskaŭ krevas pro kreemo kaj spritaj ideoj pri kiel formi siajn vivojn en la estonteco. Eble vi estas unu el ili kaj vi bezonas la ĝustan «piedbaton» por efektivigi la planojn, kiujn vi jam redaktis en via kapo kaj vaste ellaboris. Aŭ vi de via labordonanto ricevas projekton, pri kiu vi laboru kaj kiu povos prosperigi vian karieron. Aŭ eble vi volas krei entreprenon por enmerkatigi brilan ideon.
Ne gravas, kia estas la projekto, ĉi tiu libro helpos vin disvolvi vian efektivigan forton aŭ ĝuste enfokusigi ĝin. Vi ekscios, kion vi bezonas por gajni la batalon kun vi mem kaj fine iĝi projektisto aŭ dezajnisto de via vivo por efektivigi viajn ideojn. Vi lernos, kiel vi povas disvolvi el ideo taŭgan koncepton. Sed vi ankaŭ lernos, kiel rekoni promesplenajn ŝancojn, kie ili kaŝiĝas kaj kiam valoras ekkapti ilin por realigi viajn revojn. Vi ricevos gravajn informojn kaj konsilojn, kiel taŭge trakti persistadajn fortojn. Tiuj estas la homoj aŭ organizoj, kiuj malŝatas ŝangiĝon kaj tial volas malhelpi aŭ detrui vian projekton jam en la komenca fazo.
Finfine, vi ricevos teknikojn por efektivigi vian koncepton. Ĉu vi suferas pro prokrastemo? Ĉu vi estas perfektulo aŭ tro kreema kaj do ne kapablas enfokusigi vin? Ĉu via medio kulpas, ke vi ankoraŭ ne povis ĝiscele plenumi projekton? Vi ricevos respondojn, kiel trakti tion.
Kio okazos, se vi malsukcesos pri via projekto? Eble vi aparte interesiĝas pri ĉi tiu demando. Al tiu temo mi dediĉis apartan ĉapitron, por ke vi estu bone preparita. La celo tiukaze estas «sukcese malsukcesi», sed mi ne volas malkaŝi tro multe jam nun. Ĉe la fino vi ricevos gravajn informojn kiel protekti vian projekton kontraŭ detruaj eksteraj fortoj.
Ĉi tiu libro estu kompakta referenca verko por vi, fonto de inspiro kaj konstanta akompananto survoje al efektivigo de via projekto.
Dirite kaj farite: Multloke en la libro vi trovos profesiajn konsilojn kiuj estas markitaj per «Dirite kaj farite». Tiuj estas praktikaj konsiloj, kiuj celas protekti vin kontraŭ malĝustaj turniĝoj, abismoj kaj eraroj aŭ prezenti al vi ŝparvojojn al sukceso.
Jen la unua konsilo: En agilaj projektoj, la termino laborstoko (backlog) priskribas la farendajn taskojn, kiujn oni notas sur taskotabulo. Kiam vi finlegis ĉapitron en ĉi tiu libro, kreu vian personan laborstokon. Decidu pri kio vi volas okupiĝi tuj poste. Plej bone estas uzi ankaŭ la potencon de bildigo. Bona ilo estas granda tabulo aŭ eĉ nur libera muro, sur kiu vi povas fiksi notojn. Post ĉiu ĉapitro, demandu vin: Kiujn specifajn agadojn mi derivas aŭ elprenas de la enhavo? Ĉefe elektu tiujn agadojn, kiuj plej antaŭenigos vian projekton. La laborfolioj en la apendico de la libro certe helpos al vi.

Kio ĉi tiu libro ne estas

Kvankam ĉiuj gravaj aspektoj de efektivigo estas traktataj, pro la amplekso de la libro ĝi ne traktas ĉion profunde. Profunda prezento troŝarĝus la libron. Do ĉi tiu libro ne estas: gvidlibro por noventreprenoj, projekt-administrada kompendio, libro pri agilaj teknikoj, manlibro pri novigo, libro pri konceptoj, jura konsillibro.
Tio, kion vi ricevas, estas grava baza scio, kiun vi povas uzi por disvolvi la metodojn kaj teknikojn. Detalaj scioj estas facile alireblaj kiam oni konas la bazajn principojn prezentitaj en ĉi tiu libro.

Demandu vin mem: Ĉu vere valoras la afero?

Fine de la enkonduko, mi ŝatus fari al vi iujn eble incitajn demandojn: Ĉu la efektivigo de tio, kion vi planas, entute estas necesa? Ĉu vi ne havus tempon por multe pli belaj aferoj en via vivo sen la efektivigo? Ĉu via projekto vere estas tiom grava, ke ĝi valoras la penon? Ĉu eblas, ke la investo estas pli granda ol la ebla gajno? Ĉu la avantaĝo por vi aŭ la socio valoras la tutan ŝviton kaj tempon? Aŭ ĉu vi senintence estas viktimo de ideologio, kies originoj devenas de la protestantismo en la 16-a jarcento? Kun Ulriko Cvinglo (Huldrych Zwingli), unu de la ĉefaj fondintoj de protestantismo, la koncepto de laboro kaj vivo ŝanĝiĝis. Nur tiuj, kiuj konstante pene laboras kaj rezignas pri la ĝojoj de la vivo, en liaj okuloj vivas plaĉe al Dio. Ĉi tiu kompreno pri laboro bone kongruis kun la kapitalisma mondo kaj ankoraŭ hodiaŭ troveblas ĉe la memoptimigantoj, kiuj metas sian tutan vivon sub la maksimon de persona produktiveco – kelkaj ankaŭ diras memekspluatado. Sed pli kaj pli da homoj adiaŭas tiun laboretoson, kiu alportis al la mondo ne nur progreson kaj riĉecon, sed ankaŭ ekologian kadukiĝon kaj homan elĉerpiĝon. Laborpaŭzoj de unu jaro aŭ eĉ pli, memrealigo kaj memtrovado estas nun por multaj homoj pli gravaj ol laboro, adaptiĝo kaj sinofero.
Do bonvolu demandi vin, ĉu vi vere volas oferi eventuale grandan parton de via limigita vivotempo por via projekto. Ankaŭ demandu tiujn homojn, kiuj povus esti koncernitaj, se mankos al vi tempo, energio aŭ atento, ĉar via projekto vin tiom okupos. Kiom grave influos la efektivigo de la projekto vian partneron, viajn infanojn, viajn gepatrojn aŭ bonajn amikojn? Vi do devas antaŭe konsideri ĉiujn riskojn kaj kromefikojn sur via propra vivo kaj tiuj de viaj amatoj. Elekti vivon sen superhoma penado estas nenio malbona. Andrew, spirita instruisto, kiun mi renkontis antaŭ kelkaj jaroj, diris la jenajn frazojn, kiujn mi ankoraŭ bone memoras: «Por plej multaj el ni estas tute bone vivi normalan vivon. Ne ĉiu devas atingi la plej altan nivelon, iĝi fama aŭ alveni ĉe la pinto de organizo, kompanio aŭ lando. Ankaŭ tiel nomata normala vivo ofertas sufiĉe da ŝancoj por evolui kontentige.» Atentu la vortojn de Andrew, faru iom da pripensado kaj demandu vian animon. Tiam, kiam vi vere pretas, lasu nin komenci.
Mi deziras al vi multan ĝojon survoje kaj sukceson en via persona efektiviga projekto.
Via
Jürgen Wulff

Ĉapitro 1

Internaj demonoj – la lukto kun ni mem
Kio aŭ kiu ankoraŭ malhelpas vin?
La fama uson-kanada verkisto John Irving komencis verki siajn unuajn novelojn en la aĝo de 14 jaroj. Kvin jarojn poste li sciis, ke li perlaboros sian vivtenon kiel aŭtoro de libroj. Lia plej granda problemo tamen estis lia disleksio. Li permutis literojn, skribis kompletajn vortojn malĝuste kaj luktis kun gramatiko. Irving ne rezignis, tamen studis anglan literaturon kaj verkis kelkajn romanojn dum tiu tempo. Sed nur lia kvara verko alportis al li mondan famon: The World According to Garp (La mondo laŭ la vidpunkto de Garp). En 1999 Irving eĉ fariĝis scenaristo kaj verkis la scenaron por sia romano The Cider House Rules (La reguloj de cidro-domo). Eĉ vera handikapo ne povis lin reteni. La sukceso de Irving montras, ke indas investi energion en pasion anstataŭ nur vivi en revoj.

Kial vi ĝis nun ne batis kavon en la universon

Ekzistas por ni sufiĉe da kialoj por moviĝi kaj pritrakti la aferojn, kiujn ni konsideras gravaj. Kelkfoje estas eksteraj necesoj, kiuj instigas kaj kelkfoje pelas nin. Krome allogas rekono, riĉeco kaj la sento de kontento aŭ eĉ plenumo, kiam ni montras efektivigan forton kaj realigas projektojn. Je ĉi tiu punkto la demando estas, kial ni lasas preterpasi la tempofenestron por promesplenaj ŝancoj aŭ simple prokrastas aferojn? Kiu aŭ kio haltigas nin? Tio estas demando pripensinda!
Eble vi jam spertis la situacion ke sprita ideo subite ekestas meze en la nokto. Vi sentas, ke tiu ideo aŭ vizio povas ŝanĝi vian vivon. Vi estas tute eŭforia en ĉi tiu momento, ĉar vi certas, ke vi ne nur batos kavon en la universon – kiel iam diris Steve Jobs – sed pli grave: vi tranĉos breĉon en la ĝangalon de viaj timoj, zorgoj kaj duboj. Vi per tio kreos novan, multe pli bonan mondon por vi mem kaj eble ankaŭ por multaj aliaj homoj. Sed kiam vi vekiĝas la sekvan matenon, vi formetas tiun brilan ideon kaj lasas vian ĉiutagan vivon transpreni la komandon, ĝis la ideo velkas kaj mortas en sensignifa stato.
Prokrastemo povas malsanigi.
La emo prokrasti estas eco de kelkaj homoj ŝovadi antaŭ si taskojn aŭ projektojn, ofte post komenca entuziasmo. Tio tiom ofte okazas, ĝis kiam la persono ne plu povas regi la sekvantajn problemojn. Studo de la universitato Johannes Gutenberg